Du pomoj kaj kafujo


Someraj agadoj: Telefonado, ludado kaj atendado
Julio 3, 2008, 7:41 ptm
Filed under: Vivo

Amiko mia Robĉjo ĵus reekskribis novajn afiŝojn en sia retĵurnalo kaj do tuŝis mi-devas-skribi-nojan-afiŝon-cerberon. Do malgrando ĝisdatigo pri agadoj miaj nuntempaj indas. Mi finis la studjaron en la komenco de junio kun du ekzamenoj (Sud-azia politiko kaj Politika teorio kaj agado) kiu ambaŭ donis bonajn rezultojn kaj al mi kontenton. Mi nun loĝas ĉe mia patrino en mia devena urbo Namsos kaj en telefona informservo laboras pri disdonado de telefonnumeroj kaj alia informo. Kun sep horoj parolante en telefono ĉiutage tiu povas esti kaj laciga kaj tediga, sed ankaŭ fojfoje interese. La plej granda problemo pri la laboro estas ke mi laboras je diversaj tempoj kaj ne povas sekvi fiksan dormpaterno kiel kutime.

Ĉar estas mia ferio mi okupas pri gravaj aferoj al kiu la kutima vivo ofte ne donas sufiĉe da tempo. Mi legas librojn kaj ludas malnovajn komputilludojn. Mi ĵus finlegis libron novan pri ekonomiko kion skribis norvega ekonomisto. Ege interese kaj bona valoro. Alia projekto estas plibonigi mian lingvoscion pri la germana tra legi The Hitchhiker’s guide to the galaxy de Douglas Adams en la germana. La ludojn mi ludis estis precipe Transport Tycoon, Stunts, kaj Jones in the fast lane. Plej ĝojige estas ke mi ludis tiujn malnovegajn ludojn kun la pli junaj fratoj miaj kaj ili fakte ankaŭ ŝatis la ludojn kvankam la grafiko estas pli malbona ol la kutima por ili.

Antaŭ kelkaj tagoj mi translokigis miajn aferojn el mia ekshejmo al kelo avinja. La kiolo estas ke mi ne scias kie mi studos post la somero. Mi aliĝpetis kelkajn universitatojn kie estas instruata politikon je alta nivelo universitata, sed mi daŭre atandas respondon. Mi kredas (kaj esperas) ke respondon donos al mi post kelkaj tagoj kaj mortigos la malcerteco en mia nuna situacio.



Ĉiutaga pano
Aprilo 20, 2008, 5:32 ptm
Filed under: mangxajxo, Vivo

Agado kiu plaĉegas al mi estas mem baki panojn hejme. Tion mi faris dum proksimume la lastaj du jaroj, po unu aŭ du fojoj per semajno. Dum tio periodo mi konstante provis plibonigi miajn produktaĵojn per ŝanĝi la recepton kaj la teĥnikon. Mi ŝatas la senton de ion krei kaj produkti el tute aliaj aferoj. Knedi paston estas preskaŭ kiel meditato. Longdaŭra proceso kiam la pasto estas preparata per puŝado, rulado, batado kaj formigado. Mirinde ke io tiom bongusta povas produktiĝi el tiom simplaj ingrediencoj; faruno, akvo, gisto, iom da olio kaj salo.

La 17an de aprilo Andrew Whitley skribis en The Guardian (anglalingva artikolo) pri la sitacio de precipe vendejaj panoj, kaj li plendis pri la uzata metodo kiel malbona kaj netaŭga por fari bonegajn panojn. Whitley kiu estas bakisto kaj skribis la libron “Bread Matters” havas multjaran sperton pri organa bakado. Li indikas ke la nuna produktadmetodo kutima de bakistoj, kiu pli zorgas pri tempo kaj enspezo ol gusto, sano kaj kvalito. Precipe li malŝatas la tendeco de uzi multe da gisto por rapide levumi la panojn kaj malnaturajn aldonaĵojn. Li akuzas la industria metodo de panojn baki por la plikutimiĝo de tritika alergio kaj similaj alergioj. La tempo estu longa ĉar ĝi kreas la guston de la panoj.

Dum la periodo kiam mi ofte bakis, mi sekvis la saman recepton, kiu bezonas entute (el komenco, al finaj panoj) ĉirkaŭ du horoj kaj la tri gistlevumo okupas plejparte de la tempo. Tamen Whitley sugestas ke panoj gistlevumu dum minimume kvar horoj por fermentigi diversajn nutraĵojn kaj aliajn substancojn. En la artikolo li priskribas recepton kiu bezonas nur malmulte da gisto. Nur kvin gramoj da gisto por du panoj. Mia malnova recepto bezonas kvindek gramoj por tri panoj. La teĥniko estis baki malgrandan paston kun faruno, akvo kaj gisto; kaj lasi la paston dum pli ol 12 horoj. Tiel la gisto povas fermenti kun la pasto por krei guston. Fakte tio estis la kutima maniero uzi giston kiam gisto estis multekosta. Post la fermentperiodo oni enmiksas la restajn ingrediencojn kaj bakas ghin kiel normala pano.

Do hieraŭ mi komencis baki panojn laŭ la recepto de Whitley. Faris la unuan paston hieraŭ kaj lasis ĝin fermentante dum la nokto kaj la mateno. Ĝi pretis estas granda sukceso. Boneggustaj panoj.



Hejme post Kabano Semajnfino kaj nova IND
Aprilo 9, 2008, 8:50 ptm
Filed under: Esperanto, Vivo | Etikedoj: , ,

Mi revenis al universitaton kaj miaj studoj kutimaj. Dum la pasinta semajnfino, mi partoprenis Kabanan Semajnfinon en Moss kun Norvega Junulara Esperantista. Ni ja estas bona homaro. Partoprenis ok personoj, ne ĉiuj flue parolis Esperanton (aŭ iom da Esperanto) sed ni tamen ludis, amuziĝis kaj kune faris aferojn. Kaj nun la ĝisnuna kaŝita fakto kaŝiĝis: mi malbonege ludas Ĉinan Ŝakon.

Antaŭ kelkaj tagoj publikiĝis la reta versio de Inter Ni Dirite numero 2/2008 kiun redaktis mi. Ĝi havas artikolon pri nova gazetprojekto tutnordia kiun la sveda Esperantisto Carl Mäsak inicis. Intervjuiĝis Carl Mäsak kaj Kjell Heggvoll Ullestad kiu redaktis Kvinpinton, junulara Esperantista membrogazeto por Norvegujo, Svedujo, Danujo kaj Finnlando, antaŭ ĝia malapero en la jaro 2002. Esperas ke estas interesa lego.

Kaj min sciigis persono kiu pli bone ol mi konas Cthulhu-mito ke Yog-Sothoth ne loĝas en R’lyeh kiel la kvizodemando numero ses diras.



Unua semajno sen viando
Februaro 9, 2008, 4:01 ptm
Filed under: Vivo

Nun, dum unu semajno, mi ne manĝis viandon. Mi fartas bone, sansentas kaj kontentas. Mi fakte devas konfesi ke mi iomete pensis pri viando hieraŭ. Kial mi ne scias. Verŝajne mi lacegis ĉar mi hejmen estis irante. Certe ne ekzistis kialo por viandon sopiri, ne post la lenta supo bongustega de la antaŭa tago. Lentoj kaj tomatoj. Ĉar mi jam malofte manĝis viandon por tagmanĝaĵo, la plej granda problemo ĝis nun fakte estis ke mi ne povas pasteĉon hepatan manĝi.

Mi trovis kelkajnretpaĝojn kiu havas bonegajn receptojn. Ĝis nun mi kelkfoje uzis 101 Cookbooks, la retpaĝo de Heidi Swanson. Ŝi skribis vegetaran receptlibron kiu mi aĉetis kaj ege ŝatas. Mi certe provos kelkaj da tiaj receptoj.

Mi ankaŭ evidente vidaĉuliĝis kaj ekuzis okulvitrojn porlegadan.



La vegetaranprojekto
Februaro 1, 2008, 8:00 atm
Filed under: Vivo | Etikedoj: , ,

Mi kredas ke estas bone havi projekton, novajn aferojn provi kaj esplori la mondon jam restante en sia trankvila hejmo. Temas pri vivlernado, ĉu ne? Mi kelkfoje havis tiajn projektojn, kaj sukcesajn kaj malsukcesajn. En novembro mi komencis mian liphararan projekton per mian barbon forrazi lasinte nur mian liphararon. La plano estis ĝin kunporti por nur unu monato, tamen ĝi restis sur mia lipo dum du monatoj. Kelkaj amuziĝis pro ĝi (certe mi kredis ke ĝi estis amuza), kelkaj (sed ne multaj) ĝin ŝatis, kelkaj ne.

Tiu estis pasinta projekto mia. Nun mi havas novan projekton: dum februaro mi vegetaraniĝos. Do mi ne celas por ĉiam vegetaranesti (tamen mi povas rekonsideri ĝin post februaro), sed manĝi malmulte da viando. Ekzistas diversaj kialoj bonaj por esti vegetarano, kaj mi kredas ke la plej oftaj estas malkomfortiĝo de industria produkciado de viando kaj . Ĝi por mi ne estas la plej grava (tamen do ĉu mi bezonas kialojn? Certe ne.). Jen estas kialoj miaj:

  1. La mediaj rezultoj de industria viandprodukcio kaj la limoj de nia planedo estas gravaj problemoj kiun ni devas pripensi. Viandprodukcio, laŭ mia opinio, estas malutilado de rimedoj. Kiel ekonomisto la rimeda uzado gravas por mi. Por fari viando oni bezonas multe pli da areo kaj akvo ol por fari la saman mason da vegetaĵoj. Por fari unu kilogramon da bovaj proteinoj, oni bezonas dek kilogramojn da vegetaĵaj proteinoj. En Usono bienbestoj konsumas naŭ dekonojn de la sojo kaj ok dekonojn de la maizo kaj sep dekonojn de la greno. La nombroj povas esti aliaj en Norvegio kaj aliaj landoj, sed la usonaj nombroj indikas ke industria viandprodukcio bezonas multe da manĝa rimedoj.

    Verŝajne ĉiuj ne povas manĝi saman kvanton da viando kiel ni en la industria mondero. Mi kredas ke oni povas redukti la problemojn mediajn en nia mondo. Scienco indikas ke ŝanĝo al vegetarana dieto similas polue ŝanĝon el malnova aŭto al nova (pli) mediamikeca Toyota Prius. Tiu estas grandan diferencon. Gravas dieto.

  2. Kion mi manĝas mi volas scii, kaj mi ne kredas ke tio malpli gravas hodiaŭ ol hieraŭ (homoj ja multe pli tion pripensas. Tial ili aĉetas ekologiajn, ĉu ne?). En la nuna tempo ekzistas multe da malbonaĵoj. Antaŭe ja ankaŭ ekzistis malbonaĵoj en tion manĝis ni, sed ne kiel nun. Manĝaĵo kelkkaze kunportas mansanojn. Ekzemploj el la lastaj pastintaj jaroj estas Escheriachia Coli, birda gripo, bovfrenezo kaj buŝ-kaj-pied-malsano. Viando estas la plej granda kunportanto por tiaj malsanoj. Mi ne kredas ke la probableco estas alta, sed la ebleco ja ekzistas.

    Alia parto de tio argumento estas ke indas scii kian nutraĵojn la manĝaĵo al vi donas. Kiam oni ŝanĝigas sian dieton al senvianda dieto, oni devas pensi pri kiajn vitaminojn ktp oni ricevas el la diversaj vegetaĵoj. La nutraĵojn oni antaŭe ricevis el viando, oni postŝanĝe devas ricevi el vegetaĵoj. Tiel eĉ mallongdaŭra vegetaranumado povas vin lernigi pri utilaj aferoj.

  3. Lerni kiel fari novajn tipojn da manĝaĵo mi volas. En 1995 du danaj filmreĝisoroj komencis Dogmon 95, kun dek reguloj por filmojn fari. La celo estas limigi la uzeblajn teknikojn kaj devigi ilin pensi aliiel kiam ili faris filmojn. Famaj filmoj faritaj per tiu metodo estas Festen (Vinterberg, 1998) kaj Idioterne (von Trier, 1998). Mi ŝatas kuiradon kaj kredas ke oni la povas la saman fari per manĝaĵo. Per ne uzi viandon en manĝaĵo mia, mi devigas min mem lerni prepari novajn manĝaĵojn sen viando. Mi utiligu la gustojn jam ekzistantajn en legomoj kaj fruktoj; kaj novajn ingredienckombinojn mi provu.


Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison (Sezonoj, 1996)
Septembro 26, 2007, 9:51 ptm
Filed under: Kulturo | Etikedoj: , , , , ,

Mi havas tekston en la lasta numero de ‘Inter Ni Dirite’, la junulara sekcio de ‘Norvega Esperantisto’. Jen la teksto kiu legeblas suben.

Kiam la protagonisto kaj ankaŭ rakontanto estas ŝtelisto kaj bankrabisto, ĉu vi kredas lian rakonton? Ĉu vi ankoraŭ kredas je rakonto lia kiam la rakontanto estas memĝustiganto kaj probable ankaŭ trompemulo kaj mensogemulo? Kaj ĉu li ankoraŭ estas laŭ vi heroo? Jen estas la situacio en ‘Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato’ de Harry Harrison.

La rakonto temas pri la kresko de Jim diGriz, la rustimuna ŝtalrato, kiu estas nek rato nek ŝtala. Li estas knabo, planedano en alia mondo kaj alia tempo. Li tediĝegas kiel ido de farmistoj erinapraj kaj loĝanto de komunumo paceca kaj senokaza. Li volas vivi ekster la komunumo laŭ memkreitaj leĝoj, li volas krimuliĝi. Li nur bezonas iun por lin krimuligi. Do, por ekkoni aliajn pli spertajn krimulojn, li rabas bankon kaj kaptiĝas vole, esperante ke li trovos mastron kaj gvidanton en malliberejo.

Harry Harrison estas usonano kaj verkisto sciencfikcia, kaj ankaŭ Esperantisto. Li verkis multe da rakontetoj kaj libroj ekde la kvindekaj jaroj, la plej famaj estas la dekopa libraro pri Jim diGriz, la rustimuna ŝtalrato, kaj rakontetoj kiel ‘Make Room! Make Room!’. En siaj skribaĵoj li diskutis mult­ajn de la problemoj kaj baroj plej gravaj kiel popola denseco kaj fortuzo. Harrison estas Esperantisto longtempa, kaj Esperanto ofte ludas kelkajn rolojn en liaj rakontoj, ofte kiel universala aŭ interplaneda lingvo, kaj estas trovita en loknomoj kaj similaj.

Ĉu nia kara Jimĉjo trovas kion li serĉas en la malliberejo? Ne, sed tiu fakto ne sciiĝas antaŭ tro malfrua tempo. Laŭ li ĉiuj malliber­ig­itoj estas stultuloj kaj ne povas iele aŭ aliele lin spertigi pri krimo, laŭ Jim, li jam estas pli sperta ol la plejmultaj kaptitoj. Sed en la malliberejo li aŭdas historion kaj rakontojn pri krimulo fama, sperta kaj neniam kaptita. Li nur konatas sub la kromnomo ‘La Kuriero’. Jim volas krime spertiĝi laŭ la instruado de tiu mistera majstro. Li nur devas eskapi malliberejon kaj sian talentegon kriman montri al sia elektita instruonto. Pli facile pensita ol farita. Kiel trovi ulon kies identecon neniu konas kaj kiu ne volas troviĝi? Ekzistas solvo por tiu kiu povas pensi kiel krima majstrego kaj havas la saman egoon. Tion Jimĉjo havas.

La Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas unu el dek libroj pri Jim diGriz, la sesa eldonita, sed la unua en kronologia sekvo. Esperanto estas grava parto en tiuj libroj, tamen ĝi bedaŭrinde estas la sola tradukita al Esperanto (sed aliaj libroj de Harry Harrison estas tradukitaj). Se pliaj Esperantlingvaj libroj pri tiu krima majstra cerbumulo ekzistus, mi legus ilin. Ĝis tiu tempo mi devas ŝatiĝi per la anglalingvaj orginaloj. Jim diGriz certe estas heroego laŭ mi, krima heroo aŭ mensoga heroo.



Unu semajno kun klakumado
Julio 5, 2007, 7:51 ptm
Filed under: Ne kategorigita

Unu semajno antaŭe mi sciitis pri nova retpaĝaro Klaku.net (tra Libera Folio), kaj mi uzis ĝin dum la lasta semajno. Ĝi havas kelkajn bonecojn kaj ankaŭ kelkajn malbonecojn. La malbonecoj povas esti naskiĝaj problemoj. Jen estas mia raporto kaj miaj pensoj.

Klaku.net estas socia retpaĝo, kie la uzantoj povas atentigi aliajn uzantojn al interesaj enretaj artikoloj esperantlingvaj, kaj ĉiuj uzantoj povas doni poentojn se si volorus la artikolon, kaj ĝi kreskos al la artikola listo kaj iĝos pli facile spektebla. Tiel ĝi similas al digg.comreddit.com, ambaŭ grandaj retpaĝaroj anglalingvaj kun similaj celoj. Blogado ja pliaktiviĝis dum la lastaj jaroj, ankaŭ blogado esperantlingva. Klaku povas iĝi kontaktpunkton en la esperantlingva blogaro. El la artikolo en Libera Folio:

Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis interkontektita rete. Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti la deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ankaŭ kreskos ĉiuj aliaj projektoj.

Mi tute subtenas la ideon. Nun esperantlingvaj blogoj estas malgrandskale interkonektita. La e-planedo estas tipo de interkonekto, sed taŭgas nur por montri malmultajn da blogojn, kaj ne estas partoprenebla. Nun mi povas atendigi la tutan esperantistaron pri artikoloj interesaj. La estonteco bone aspektas.

Laŭ mi la plej grava malbono de Klaku.net estas maltromulteco de aktivaj uzantoj. Do, nepre tro frua juĝo, kaj mi certas ke la uzantaro kreskiĝos kiam la retpaĝaro plikonatiĝis. La retpaĝo estas organizita en du sekcioj; publikitaj artikoloj kaj ĵusaj artikoloj, kiu atendas sufiĉe da poentoj por publikado. Aspektas tiel ke la artikolojn ne ricevas multe da poentojn antaŭ esti publikita en la sekcio por publikitaj artikoloj. Do, kelkaj uzantoj ne vidas la sekcion por ĵusaj artikoloj kaj nur donas poentojn al artikoloj jam publikitaj. Se tio pravas, interesaj artikoloj eble neniam publikiĝus. La alia problemo rilate al uzantoj estas ke maltro da poentoj estas aldonita. Ambaŭ problemoj certe pliboniĝos kiam la uzantaro kreskiĝos, kaj pliboniĝegis dum mia una semajno uzumada.

La bonecoj, la avantaĝoj je klaku.net estas facilvidebla. La ebleco je montri interesajn artikolojn esperantlingvajn al aliaj esperantistoj. Dum la lasta semajno, mi trovis kelkajn interesajn artikolojn per tio retpaĝaro, kaj mi esperas ke mi daŭre havos tion eblecon.




Follow

Get every new post delivered to your Inbox.