Du pomoj kaj kafujo


Interesa retpaĝo pri filmo kaj tradukado de subtekstoj
Junio 23, 2007, 12:45 atm
Arkivita sub: Senkategoria

Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis interesan retpaĝon, dotSUB.com. La retpaĝo havas filmojn spekteblajn, sed kontraŭe al similaj filmspektadaj retpaĝoj dotSUB ne fokusas al la filmoj mem, sed la subtekstoj. Eble ankaŭ similas al La Ponto, esperantlingva retpaĝo por traduki subtekstojn, sed por grandaj longaj filmoj. Oni povas alŝuti filmojn al la retpaĝo, permesiligitajn de Krea Komunumo, kiu mi kredas estas bonega projekto, aŭ aliaj permesiloj; krei subtekstoj en la parolada lingvo; kaj traduki subtekstojn al diversaj lingvoj aliaj. Mi kredas ke tio estus bona projekto por Esperantistoj. Nun nur unu filmon tradukis al Esperanto, tradukita de mi, informfilmo pri Krea Komunumo.


2 Komentoj ĝis nun
Komenti

Fakte, ne nur ekzistas unu filmo kun esperantlingvajn subtekstojn. Vi trovas la aliajn tie.

Komento de einar Junio 28, 2007 @ 3:53 ptm

Provu mojiti.com !!!

Oni povas esperantigi laretejon cxi tie:
mojiti.com/translation !

:D

Komento de fajro Julio 12, 2007 @ 8:48 atm



Komenti
Line and paragraph breaks automatic, e-mail address never displayed, HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>