Arkivita sub: Ne kategorigita
Unu semajno antaŭe mi sciitis pri nova retpaĝaro Klaku.net (tra Libera Folio), kaj mi uzis ĝin dum la lasta semajno. Ĝi havas kelkajn bonecojn kaj ankaŭ kelkajn malbonecojn. La malbonecoj povas esti naskiĝaj problemoj. Jen estas mia raporto kaj miaj pensoj.
Klaku.net estas socia retpaĝo, kie la uzantoj povas atentigi aliajn uzantojn al interesaj enretaj artikoloj esperantlingvaj, kaj ĉiuj uzantoj povas doni poentojn se si volorus la artikolon, kaj ĝi kreskos al la artikola listo kaj iĝos pli facile spektebla. Tiel ĝi similas al digg.com aŭ reddit.com, ambaŭ grandaj retpaĝaroj anglalingvaj kun similaj celoj. Blogado ja pliaktiviĝis dum la lastaj jaroj, ankaŭ blogado esperantlingva. Klaku povas iĝi kontaktpunkton en la esperantlingva blogaro. El la artikolo en Libera Folio:
Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis interkontektita rete. Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti la deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ankaŭ kreskos ĉiuj aliaj projektoj.
Mi tute subtenas la ideon. Nun esperantlingvaj blogoj estas malgrandskale interkonektita. La e-planedo estas tipo de interkonekto, sed taŭgas nur por montri malmultajn da blogojn, kaj ne estas partoprenebla. Nun mi povas atendigi la tutan esperantistaron pri artikoloj interesaj. La estonteco bone aspektas.
Laŭ mi la plej grava malbono de Klaku.net estas maltromulteco de aktivaj uzantoj. Do, nepre tro frua juĝo, kaj mi certas ke la uzantaro kreskiĝos kiam la retpaĝaro plikonatiĝis. La retpaĝo estas organizita en du sekcioj; publikitaj artikoloj kaj ĵusaj artikoloj, kiu atendas sufiĉe da poentoj por publikado. Aspektas tiel ke la artikolojn ne ricevas multe da poentojn antaŭ esti publikita en la sekcio por publikitaj artikoloj. Do, kelkaj uzantoj ne vidas la sekcion por ĵusaj artikoloj kaj nur donas poentojn al artikoloj jam publikitaj. Se tio pravas, interesaj artikoloj eble neniam publikiĝus. La alia problemo rilate al uzantoj estas ke maltro da poentoj estas aldonita. Ambaŭ problemoj certe pliboniĝos kiam la uzantaro kreskiĝos, kaj pliboniĝegis dum mia una semajno uzumada.
La bonecoj, la avantaĝoj je klaku.net estas facilvidebla. La ebleco je montri interesajn artikolojn esperantlingvajn al aliaj esperantistoj. Dum la lasta semajno, mi trovis kelkajn interesajn artikolojn per tio retpaĝaro, kaj mi esperas ke mi daŭre havos tion eblecon.
6 Komentoj ĝis nun
Komenti
Komenti
Line and paragraph breaks automatic, e-mail address never displayed, HTML allowed:
<a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>
Saluton karulo,
mi kontente legis vian artikoleton pri Klaku.net kaj unue permesu diri vin ke mi tute konsentas kun gxi.
Via sola kritiko al Klaku.net temas pri la maltromulteco da uzantoj… tamen memoru ke Klaku.net estas bebeo 1-semajn-agxa… kaj estas normala afero ke ne multaj uzantoj partoprenas ankoraux… Ni donu al Klaku.net iomete da tempo por kreski, cxu ne?
Al mi placxis legi, post unu semajno, bonan priskribon kaj pripensado. Dankon al uzantoj kiel vi la projekto KLAKU estos vere granda, tutmonda kaj populara.
amike,
Komento de jhonnydep Julio 5, 2007 @ 8:36 ptmJhonny dep.
“Do, kelkaj uzantoj ne vidas la sekcion por ĵusaj artikoloj kaj nur donas poentojn al artikoloj jam publikitaj.”
Tio ankaŭ okazas ĉe Digg!
Komento de Fajro Julio 6, 2007 @ 3:15 atmAnkaw al mi placxas la retejo klaku.net!
Gxi estas tre bona ideo, se suficxe da
retumantoj uzos gxin!
Verdlanco
Komento de Verdlanco Julio 13, 2007 @ 8:13 ptmKiel ilo por vidigi multaj blogoj estas ankaux la provo de Restropo Rivas: BlogSvarmo
Komento de Roland Julio 14, 2007 @ 1:23 ptmhttp://blogsvarmo.blogspot.com/
Klaku kaj Libera Folio estas ege bonaj projektoj, ili grandigas la esperanton tagon post tago!
Komento de uleto Julio 26, 2007 @ 10:15 atmKlaku estas ege interesa projekto kiu montros al la esperanta movado mem kion ni volas kaj celas. Libera Folio ankaux estas ege bona kaj bezonata projektoj.
Esperanta movado kreskegas!
Komento de Gork Oktobro 2, 2007 @ 9:36 ptm